Amiketo faciligas tajpadon de ĉapelitaj literoj. Kiam uzanto tajpas 'magian klavon' antaŭ litero, Amiketo anstataŭigas la du karaktrojn per ĉapelita litero.

Ekzemple: Se uzanto tajpus ;s, Amiketo anstataŭigus la du karaktrojn per ŝ. Se uzanto tajpus ;a, Amiketo lasus la karaktrojn tiel.

Por Kiuj Sistemoj

Amiketo estas 64-bita programo. Ĝi funkcias sub Windows 10 kaj Windows 11.

Kiel Instali

La instal-programo de Amiketo por Vindozo estas Java programo. Por aktivigi ĝin, via komputilo devas enhavi la Ĝavan Rultempan Medion (Java Runtime Environment - JRE). Se ĝi ne havas, vi povas akiri ĝin ĉe java.com.

La nomo de la instalilo estas InstaluAmiketonW.jar. La sufiko, jar, signifas Java Archive. Surklaku sur ĉi tiu ligilo (InstaluAmiketonW.jar) por elŝuti la dosieron al via komputilo. Via retumilo metos ĝin en Downloads.

Faru duoblan musklakon sur la instalilo por aktivigi ĝin. La apuda dialog-fenestro aperos.

La rekomendinda instal-loko estas en blua koloro. Vi povas ŝanĝi ĉi tiun lokon per la apuda butono.

La unua skatoleto (Instalu...) estu markita por instali la programon (Amiketo.exe) en la indikitan lokon. Oni preskaŭ ĉiam deziras instali la programon, sed ĉi tio estas elektebla por testado.

La dua skatoleto (Ligilo...), kiam markita, indikas ke la uzanto deziras havi ligilon sur la labortabulo. (Vidu dekstre.)

La tria skatoleto indikas ke la uzanto deziras ke Amiketo ekaktiviĝu aŭtomate.

Surklaku sur la butono Faru por komenci la instaladon. Kiam la instalado finiĝos, la dialog-fenestro malaperos.

Kiel Uzi

Post instalado, aktivigu Amiketon. Se estas ligilo sur la labortablo, surklaku sur ĝi. Se ne estas, surklaku sur Amiketo.exe en la instal-dosierujo. La suba dialogo aperos.

Vi povas elekti taŭgan magian klavon per la falmenuo. Validaj estas:   ; ^ + < > [ ] \ {
La punktokomo kutime estas plej oportuna.

Kiam estas marko en la skatoleto (Aŭtomata aktiviĝo...), Amiketo ekkuros aŭtomate kiam la uzanto ensalutos.

La butono kun teksto 'Fermu dialogon.' fermas la dialogan fenestron, sed ne haltigas la programon. La programo restas aktiva, konvertante klavpremojn al ĉapelitaj literoj. Por reaperigi la dialog-fenestron, faru duoblan musklakon sur la bildeto en la 'pleto' (angle: Tray), kiu troviĝas ĉe la suba dekstra angulo de la ekrano.

La lasta butono kompreneble haltigas la programon.

Sekureco

Amiketo 'aŭskultas' klavpremojn de la klavaro. Ĝi neniam skribas ilin al dosiero, nek sendas ilin tra la reto.

Kondiĉoj

Mi (Klivo) distribuas Amiketon por Vindozo senpage, senkondiĉe, kaj sengarantie.
Demandoj kaj komentoj estas bonvenaj.

Samideane,