Pri XTerm

XTerm estas terminala programo por Linukso. Por uzi Amiketon en fenestro de XTerm, necesas ĝustigi opciojn.

Unue, aktivigu XTermon. Metu vian montrilon (sageton) sur la fenestro. Premu la reg-klavon (control, ctrl), kaj tenu ĝin malsupre. Dum ĝi estas premata, surklaku sur la fenestro per la maldekstra mus-butono. Menuo aperos.

Aktivigu la opcion 'Allow SendEvents'.

Eble necesos ĝustigi XTerm-on por akcepti Unikodajn literojn (UTF-8). Tenu la regklavon malsupre kaj surklaku per la dekstra musbutono. Alia menuo aperos.

Certigu ke la UTF-8-opcioj estas aktivaj.