Sekureco de Amiketo

Klav-premoj

Amiketo aŭskultas klavpremojn de la klavaro. Ĝi neniam skribas ilin al dosiero, nek sendas ilin tra la reto.

Aŭtentikeco

Por certigi la aŭtentikecon de Amiketo, bonvolu elŝuti instamik.zip nur de ĉi tiu retejo (klivo.net).

Oni povas kontroli la aŭtentikecon de la elŝutita zip-dosiero per haketaĵo (hash code). Malfermu terminal-fenestron kaj enigu ĉi tiun komandon (sen '$'):

$ shasum -a 256 instamik.zip

La haketaĵo devas esti:

aa356c6682ad9c96acdef8b08aae6bf6f249a7a4a48e9dd692a7aae885c2c778