La instalilo por Grafikilo 16 estas Ĝava arkiv-dosiero nomata InstaluG16.jar.
Surklaku sur ĉi tiu ligilo por elŝuti
la dosieron. Konservu ĝin je oportuna loka, ekzemple, sur la labortablon.
Necesas ĝustigi la permesojn de la dosiero, por aktivigi ĝin kiel programon.
Surklaku sur InstaluG16.jar per la dekstra mus-butono. Se via muso havas nur unu butonon, faru reg-klakon (angle, ctrl-click). Menuo aperos. Elektu Atributoj-n, kiel la suba foto montras.
En la dialog-fenestro pri Atributoj, elektu la paĝon pri Permesoj (ĉe la supro), kaj metu markon apud la etikedo 'Lanĉi'.
Nun vi povas lanĉi la instalilon. Faru duoblan mus-klakon sur ĝi. La suba dialogo aperos. (Se Java estas instalita en via komputilo.)
Per la tir-menuo ĉe la supro oni povas elekti la lingvon de la instalilo (ne la lingvon de Grafikilo 16 mem). La instalilo estas tradukita al la angla, Esperanto, la itala, kaj la suoma. Mi volonte aldonos aliajn lingvojn, se mi ricevos tradukojn. La tradukotaj tekstoj estas ĉi tie: InstaluG16.properties.
Surklaku sur la butono 'Faru' por komenci la instaladon. Blua progres-trabo
aperos ĉe la malsupro de la dialogo. Kiam la instalado estos finita,
dialog-fenestro kun la teksto 'Finished / Finita' aperos dum kelkaj sekundoj.
La instalilo metos ligilon sur la labortablon. Ĝia bildeto devas esti G16 en parol-balono. Se ĝi ne estos, ŝanĝu la permesojn de la dosiero (Grafikilo16.desktop), same kiel vi faris por InstaluG16.jar. (Metu markon en la skatoleton apud 'Lanĉi'.)
Fine, faru duoblan musklakon sur la ligilo por aktivigi Grafikilon 16.
◄ Reen