Kiel Instali
Grafikilo 16 uzeblas en ĉiuj komputiloj kiuj havas la Ĝavan Rultempan Medion (Java Runtime Environment - JRE). Versio 1.8 aŭ pli nova sufiĉas.
Por kontroli ĉu via komputilo enhavas JRE-on, malfermu Terminalon kaj entajpu la suban komandon:
$ java -version
Vi vidos respondon kiel:
java version "1.8.0_241"
Se Ĝavo (JRE) ne estas instalita en via komputilo, vi povas akiri la lastan version ĉi tie: http://java.com/
Por klarigoj pri la instalado, surklaku sur la ligilo
kiu respondas al via mastruma sistemo, ĉe dekstre.
|
Kiam Grafikilo 16 aktiviĝos unuafoje, ĝi montros dialogon por elekti lingvon. Faru duoblan musklakon sur via preferata lingvo.
Grafikilo 16 nun subtenas la anglan kaj Esperanton; mi aldonos aliajn lingvojn, se mi ricevos tradukojn. La tekstoj troviĝas ĉi tie: Grafikilo16.properties.