La instal-programo por Grafikilo 16 estas Ĝava arkiv-dosiero, nomata
InstaluG16.jar.
Surklaku sur ĉi tiu ligilo por elŝuti la dosieron.
Via retlegilo aperigos dialog-fenestron por konfirmi.
La suba ekranofoto montras la dialogon por Firefox.
Surklaku sur OK por elŝuti la dosieron. Ĝi estos konservita en la dosierujo Downloads.
Vi povas malfermi Downloads rekte de la retlegilo. Surklaku sur la sageto ĉe la dekstra supro de la retlegilo, kaj sekve sur la lupeo.
Se vi faros duoblan musklakon sur la instal-dosiero, vi eble vidos averton kiu diras ke la dosiero ne malfermeblas, ĉar ĝi estas de nekonata programisto.
Tiuokaze, faru reg-klakon sur la instalilo. (Tio estas, surklaku sur InstaluG16.jar dum la reg-klavo estas premata.) La suba ŝpruc-menuo aperos.
Surklaku sur Open. Alia averto aperos.
Mi (Klivo) asertas ke Grafikilo 16 ne faras friponaĵojn. Se vi fidas min, surklaku sur Open. La instalilo ekaktiviĝos kaj aperigos la instal-dialogon.
Per la tir-menuo ĉe la supro oni povas elekti la lingvon de la instalilo (ne la lingvon de Grafikilo 16 mem). La instalilo estas tradukita al la angla, Esperanto, la itala, kaj la suoma. Mi volonte aldonos aliajn lingvojn, se mi ricevos tradukojn. La tradukotaj tekstoj estas ĉi tie: InstaluG16.properties.
Surklaku sur la butono Faru por komenci la instaladon. Blua progres-trabo aperos ĉe la malsupro de la dialogo. Kiam la instalado estos finita, dialog-fenestro kun la teksto 'Finished / Finita' aperos dum kelkaj sekundoj.
La instalilo metas ligilon sur la labortablon, kiel ĉe dekstre. Faru duoblan musklakon sur ĝi por aktivigi Grafikilon 16.