La instal-programo de Grafikilo 16 estas Ĝava arkiv-dosiero, nomata
InstaluG16.jar.
Surklaku sur ĉi tiu ligilo por elŝuti la dosieron.
Via retlegilo montros dialog-fenestron por konfirmi la elŝuton.
La suba ekranofoto montras la dialogon por Firefox.
Surklaku sur 'Save File'. La retlegilo konservos la dosieron en Downloads. Vi povas malfermi Downloads rekte de via retligilo. Surklaku sur la sageto ĉe la dekstra supra angulo, kaj poste sur la bildeto de dosierujo.
La bildeto de la instalilo devas esti taso de kafo, kiel ĉe dekstre.
Se ĝi ne estas, via komputilo ne enhavas Ĝavon (Java).
Bonvolu instali Ĝavon antaŭ ol daŭrigi. Vi povas akiri ĝin
ĉi tie.
Komencu la instaladon per duobla musklako sur InstaluG16.jar. La suba dialogo aperos.
Per la tir-menuo ĉe la supro oni povas elekti la lingvon de la instalilo (ne la lingvon de Grafikilo 16 mem). La instalilo estas tradukita al la angla, Esperanto, la itala, kaj la suoma. Mi volonte aldonos aliajn lingvojn, se mi ricevos tradukojn. La tradukotaj tekstoj estas ĉi tie: InstaluG16.properties.
Surklaku sur Faru por komenci la instalon. Blua progres-trabo aperos ĉe
la malsupro de la dialogo, kiel videblas supre. Kiam la instalado finiĝos,
dialogo kun la teksto 'Finished / Finita' aperos dum kelkaj sekundoj.
La instalilo metos ligilon (vidu maldekstre) sur la labortablon.
Faru duoblan musklakon sur la ligilo por aktivigi Grafikilon 16.