◄ Reen

Terminalo

La programo Terminalo ebligas enigon de komandoj per la klavaro. Ĝi aspektas kaj funkcias kiel la nur-tekstaj interfacoj de bronz-epokaj komputiloj.

Makintoŝo

En Makintoŝaj komputiloj, Terminalo troviĝas en la dosierujo Utilities, sub Applications (/System/Applications/Utilities).



Terminal ankaŭ troveblas per Launchpad. Surklaku sur la ikono de Launchpad kaj tajpu 'term' en la serĉ-kampon.



Linukso


En Linuksaj komputiloj, oni povas trovi Terminalon per la serĉ-kampo; entajpu 'term', kiel dekstre. La apuda ekran-foto montras Terminalon en Ubuntu.

Ĉar Terminalo estas ofte uzata, eble estas ligilo en la task-trabo, ĉe la malsupro de la ekrano.


Vindozo

En Vindozaj komputiloj, la terminala programo estas nomata 'Command Prompt'. Tajpu 'cmd' en la serĉ-kampon ĉe la malsupro de la ekrano.


Command Prompt aperos en la serĉ-rezultoj.


◄ Reen