Amiketo faciligas tajpadon de ĉapelitaj literoj. Kiam uzanto tajpas 'magian klavon' antaŭ litero, Amiketo anstataŭigas la du karaktrojn per ĉapelita litero.

Ekzemple: Se uzanto tajpus ;s, Amiketo anstataŭigus la du karaktrojn per ŝ. Se uzanto tajpus ;a, Amiketo lasus la karaktrojn tiel.

Por Kiuj Sistemoj

Amiketo estis unue publikigita en 2010. Tiu originala programo ne plu funkcias en novaj sistemoj.

Ĉi tiu renovigita versio (2023) estas kompilita por komputiloj kiuj enhavas procesorojn de marko Intel aŭ AMD. Ĝi funkcias en Mint 21, Ubuntu 22, Zorin 16, kaj aliaj Linuksaj distribuaĵoj.

Kiel Instali

La instalilo de Amiketo estas ŝel-skripto nomata instamik (mallongigo de 'instalu Amiketon'). Ĉi tiu skripto estas arĥivigita en instamik.zip. Surklaku sur la oranĝa ligilo por elŝuti la zip-dosieron al via komputilo. Notoj pri sekureco troviĝas ĉi tie.

Malzipu la dosieron por akiri la ŝel-skripton instamik. Malfermu terminalan fenestron kaj kurigu la skripton ĉi tiel:

$ ./instamik

La skripto prezentos kelkajn demandojn. Oni povas respondi per jn, aŭ simple per la reiro-klavo por akcepti defaŭltojn.

Mi forte rekomendas konservi la klavmapon dum instalado. Amiketo ŝanĝas la funkciadon de pluraj klavoj. Se oni konservas la originalan klavmapon, oni povos revenigi ĝin per ĉi tiu komando:

$ xkbcomp klavmapo.xkb $DISPLAY


Kiel Uzi

La instalilo metas bildoligilon sur la labortablon. (Vidu maldekstre.)
Se la bildoligilo ne aspektas tiel, sed aspektas kiel dokumento (dekstre), necesos ĝustigi ĝin.


Premu la reg-klavon (ctrl) kaj tenante ĝin premata, faru musklakon per la dekstra musbutono. Menuo aperos.

Aktivigu la opcion Allow Launching.

Eble necesos reŝalti la komputilon por vidi la ĝustan bildeton: ŭ


Por aktivigi Amiketon (la grafikan interfacon), surklaku sur la bildoligilo. Alternative, oni povas aktivigi la programon per terminala komando.

$ cd Amiketo
$ ./amiketo

La suba dialog-fenestro aperos. La dialogo havas butonojn por elekti magian klavon, por aktivigi aŭ malaktivigi la demonon*, kaj por registri la programon en .config/autostart, tiel ke ĝi aŭtomate aktiviĝos post ensaluto.

*Demono estas programo kiu daŭre kuras en la fono de mastruma sistemo. Tio estas, sen rekta interago kun la uzanto. La demono de Amiketo (nomata amiketod) 'aŭskultas' klavpremojn kaj plusendas ilin al la aktiva fenestro.

Problemoj

Por produkti ĉapelitajn literojn, la demono de Amiketo kreas klav-eventojn, kaj sendas ilin al la aktiva fenestro per funkcio nomata XSendEvent. Bedaŭrinde, iuj aplik-programoj simple malatentas eventojn de XSendEvent.

Por XTerm, populara terminala programo, oni povas ĝustigi opciojn por solvi la problemon. Klarigoj estas ĉi tie.

La oficeja programaro LibreOffice ankaŭ ne akceptas klaveventojn. Tamen, kiam Amiketo aktivas, oni povas premi kaj teni premata la maldekstran Alt-klavon (option ĉe Makintoŝoj) kaj literon. Ekzemple, <maldekstra Alt> + J produktos Ĵ.

Se Amiketo ne funkcias en via Linuksa komputilo, bonvolu informi min (adreso sube) pri via distribuaĵo, versio, ktp. Mi eble povos trovi solvon aŭ plibonigi la programon.

Kondiĉoj

Mi (Klivo) distribuas Amiketon senpage, senkondiĉe, kaj sengarantie. Demandoj kaj komentoj estas bonvenaj.

Samideane,