Redaktaj Funkcioj

La ekranofoto ĉe dekstre montras la funkciojn sub la Redakto-menuo de Simredo. Ĉi tiuj estas mallonge priskribitaj sube.

Malfaru / Refaru

Dum redaktado, Simredo registras ĉiun ŝanĝon en internan liston. La funkcio 'Malfaru' forigas la lastajn ŝanĝojn, laŭorde. 'Refaru' revenigas tiujn samajn ŝanĝojn.

Ekzemple, supozu ke vi tajpus '1234'. Aktivigo de 'Malfaru' forigus la '4'. Dua aktivigo forigus la '3', kaj tiel plu. 'Refaru' remetus la '3'. Dua 'Refaru' remetus la '4', ktp.

Oni povas aktivigi Malfaru kaj Refaru de la Redakto-menuo, aŭ per klavado de ctrl‑z kaj ctrl‑y, respektive. (Uzu cmd‑z kaj cmd‑y kun Makintoŝo.)


Eltondu / Kopiu / Intergluu

Por eltondi aŭ kopii teksteron, vi devas unue elekti ĝin. Estas du metodo por fari ĉi tion. Unu estas premi la maldekstran mus-butonon kaj samtempe 'treni' la kursoron trans la tondota teksto. La alia estas premi la majuskligan klavon (shift), kaj samtempe tajpi la sag-klavojn de la klavaro. Simredo emfazos elektitan tekston per purpura fono, ĉi tiel.

Post elekto de teksto, vi povas eltondi aŭ kopii ĝin. La funkcio 'Eltondu' eltondas elektitan tekston de la dokumento, kaj metas ĝin en portempan memoron kiu estas nomata 'tondaĵujo'. La funkcio 'Kopiu' ankaŭ metas elektitan tekston en la tondaĵujon, sed ĝi ne forviŝas ĝin de la dokumento.

La funkcio 'Intergluu' metas tekston de la tondaĵujo en la dokumenton ĉe la pozicio de la kursoro.

Estas tri metodoj por aktivigi 'Eltondu', 'Kopiu', kaj 'Intergluu': aktivigu la funkcion per la Redakto-menuo; surklaku sur la bildbutono en la il-trabo (vidu dekstre); uzu klav-premojn de la klavaro (vidu suban tabelon).

Redakto-funkcioKlavpremojKlavpremoj por Mak
Eltonductrl‑xcmd‑x
Kopiuctrl‑ccmd‑c
Intergluuctrl‑vcmd‑v


Elektu Ĉion

Vi povas elekti la tutan tekston de dokumento per treno de kursoro de supro ĝis malsupro, sed estas multe pli facile uzi la funkcion 'Elektu ĉion'. Ĉi tiu funkcio estas aktivigebla de la Redakto-menuo, per klavado de ctrl‑a (cmd‑a ĉe Mak), aŭ per surklako sur la bildbutono montrata ĉi dekstre.


Serĉu / Malsupren / Supren

Aktivigo de la serĉ-funkcio malfermas serĉ-dialogon, kiu ebligas serĉi antaŭen kaj malantaŭen tra dokumento. Krom la Redakto-menuo, vi povas aperigi serĉ-dialogon per la butono en la iltrabo (dekstre), aŭ per tajpado de ctrl‑f (cmd‑f ĉe Mak).

Vi povas malfermi ĝi kvar serĉdialogojn.

Ĉiu dialogo havas: tekstkampon por entajpi la serĉotan tekston; mark-skatoleton por indiki ĉu majuskleco gravas aŭ ne; du sag-butonojn, por serĉi supren aŭ malsupren.

Anstataŭ surklaki sur la sagbutonoj, vi povas klavi ctrl‑n kaj ctrl‑b (cmd‑n and cmd‑b ĉe Mak).

Kiam la serĉfunkcio trovas tekston ĝi emfazas ĝin. (Vidu 'kolombo' en la apuda ekranfoto.)

La serĉfunkcio agnoskas tri oftajn eskap-kodojn:

  \n = Nova Linio, (10)
  \r = Reiro, (13)
  \t = Horizontala Tabo (salto), (9)

Por trovi linion kiu komenciĝas per la vorto 'Kiam', serĉu '\nKiam', kiu reprezentas novlinian kodon plus la vorton Kiam.


Serĉo-Anstataŭigo

La Anstataŭiga funkcio (Serĉo-Anstataŭigo) ebligas al la uzanto serĉi tekston en dokumento kaj anstataŭigi ĝin per alia.

Vi povas malfermi la Serĉo-Anstataŭigo-dialogo per la Redakto-menuo, aŭ per surklako sur la bildbutono en la il-trabo. (Vidu dekstre.)

Vi povas malfermi ĝis kvar Serĉo-Anstataŭigo-dialogoj samtempe.

La Serĉ-Anstataŭigo-dialogo estas ĉi dekstre.

Por anstataŭigi ĉiujn okazojn de iu teksto en dokumento, entajpu la anstataŭigotan tekston en la kampon 'De'; entajpu la anstataŭan tekston en 'Al'; surklaku sur 'Anstataŭigu Ĉiujn'. La dekstra ekzemplo anstataŭigas ĉiujn okazojn de 'licence' per 'license', kaj informas pri la nombro da anstataŭigoj. Por reŝanĝi la tekston, surklaku sur la blua sago ĉe la dekstra flanko: la al-teksto fariĝos la de-teksto, kaj inverse.

Se vi volas kontroli ĉiun anstataŭigon antaŭ ol fari, vi povas uzi la butonojn 'Sekva' kaj 'Anstataŭigu'. Unue, movu vian kursoron al la supro de via dokumento, aŭ al la pozicio de kie vi volas komenci. Surklaku 'Sekva' aŭ 'Anstataŭigu' por serĉi la unuan okazon de la originala teksto. Se Simredo trovos la tekston, ĝi elektos ĝin. Por anstataŭigi la elektitan tekston, surklaku 'Anstataŭigu'. Por daŭrigi serĉadon sen ŝanĝi la tekston, surklaku 'Sekva'.

Same kiel la serĉ-dialogo, la serĉ-anstataŭigo-dialogo komprenas tri eskap-kodojn: \n, \r kaj \t. Se, ekzemple, vi volas forigi ĉiujn reirokodojn el dokumento, entajpu \r en 'De', lasu la kampon 'Al' malplena, kaj surklaku sur 'Anstataŭigu Ĉiujn'.

Por meti angulkrampon (>) ĉe la komenco de ĉiuj linioj, entajpu '\n' en De-kampon, '\n>' en Al-kampon, tiam 'Anstataŭigu Ĉiujn'. (Kompreneble, ĉi tio ne ŝanĝos la unuan linion.)