Sistembezonoj por Simredo 4.9
Ĝava Rultempa Medio
Simredo estas Ĝava programo. Tial ĝi bezonas la Ĝavan Rultempan Medion (Java Runtime Environment, JRE) por funkcii. Simredo 4.9 bezonas version 1.8 de JRE, aŭ pli novan version.
Por trovi kiun version de Ĝavo estas instalita en via sistemo, aŭ ĉu ĝi eĉ havas Ĝavon, malfermu Komand-Linian Interfacon, kaj entajpu la suban komandon.
$
java ‑version
Sub Vindozo 10, por trovi Terminal-on, tajpu 'terminal' en la serĉilon de la task-trabo, ĉe la malsupro de la ekrano. Sub Linukso/Gnomo, 'Terminal' troviĝas sub 'System Tools'.) Sub Mak OS, 'Terminal' troviĝas en la dosierujo Application/Utilities. |
Se vi ricevos mesaĝon 'komando ne trovita', aŭ se via versio estos malpli ol 1.8, vi devos instali la plej novan JRE-on. Iru al http://java.com/ kaj surklaku sur 'Free Java Download'.