Instalado

Simredo bezonas la Ĝavan Rultempan Medion (Java Runtime Environment), version 1.8 (aŭ pli) por funkcii. En multaj komputiloj, JRE estas antaŭ-instalita. Bonvolu legi ĉe Sistembezonoj por detaloj.

La instalilo de Simredo estas SimInstall.jar. Elŝutu ĉi tiun jar-dosieron al via komputilo per surklako ĉi tie. La sekvaj paŝoj dependas de via mastruma sistemo:  Makintoŝo  Vindozo  Linukso




Por macOS

Kiam vi surklakos sur la supra ligilo, Simredo malfermos dialogon, similan al tiu ĉe dekstre. Surklaku sur OK por elŝuti la jar-dosieron.


SimInstall.jar estos metita en vian dosierujon 'Downloads'. Ĉar SimInstall.jar estas elŝutita de la Interreto, vi ne povas aktivigi ĝin per duobla musklako; Surklaku sur ĝi kun la control-klavo premita. Ŝpruc-menuo aperos (dekstre malsupre). Elektu 'Open' (malfermu).


Pro sekureco, la mastruma sistemo montros averton. Se vi fidas pri la fonto de ĉi tiu dosiero (t.e. mi), surklaku sur 'Open' (malfermu).


Daŭrigu legadon ĉi tie.



Por Vindozo 10

Kiam vi surklakos sur la supra ligilo, dialogo simila al tiu dekstre aperos. Surklaku sur 'Save' (konservu).

Vi trovos la instalilon (SimInstall.jar) en la dosierujo 'Downloads'. Faru duoblan musklakon sur ĝi por aktivigi ĝin.



Daŭrigu legadon ĉi tie.



Por Linukso

Post surklako sur la supra ligilo, dialog-fenestro simila a tiu ĉe dekstre aperos. Surklaku sur Save (konservu) por elŝuti la jar-dosieron.

Kiam la elŝutado finiĝos, malfermu la dosierujon 'Downloads'.



Se vi farus duoblan musklakon sur SimInstall.jar, vi vidus dialogon kun messaĝo: La dosiero SimInstall.jar ne estas markita kiel kurigebla."




Faru musklakon per la dekstra butono sur SimInstall.jar por malfermu menuon. Elektu 'Properties' (atribuoj).


La dialogo ĉe dekstre aperos. Ĉe la pago pri atribuoj (Properties), faru la dosieron kurigebla. (Metu markon apud 'Allow executing file as program.')


Nun faru duoblan musklakon sur SimInstall.jar. Tio malfermos la dialogon pri instalado.


Alternative, vi povas malfermi komand-fenestron, kaj entajpi la sekvajn komandojn:



$ chmod 755 Downloads/SimInstall.jar
$ java -jar Downloads/SimInstall.jar

Daŭrigu legadon ĉi sube.




The Installer

Kiam la instalilo ekkuras, ĝi montras dialogon similan la tiu montrita ĉi dekstre.

La proponita dosierujo de instalado (je blua koloro) estas ŝanĝebla per la Dir-butono.

Por uzantoj de Vindozo, la proponita instal-dosierujo estas c:\Users\user

Estas du markobutonoj: 'Instalu la programon' kaj 'Kreu simbolan ligilon.' 'Instalu la programon' estu markita. (Ĉi tio estas elektebla por testado.)


Se la butono por simbola ligilo estos markita (forte rekomendite), la instalilo metos ligilon sur la labortablon.


Surklaku sur 'Faru' por instali la programon.

La instalilo kreos subdosierujon nomatan Simredo4 (Simredo4.app en macOS), kaj kopios la aktivigeblan jar-dosieron, Simredo4.jar, en ĝin. Plie, ĝi kreos subdosierujon nomatan 'simredo' por teni la parametrajn dosierojn, klavmapajn dosierojn, konvert-tabelojn dosierojn, kaj vortarajn dosierojn. La parametraj dosieroj estas priskribitaj sube.

La instalado daŭros nur kelkajn sekundojn. Kiam ĝi finiĝos, la mesaĝo 'Finita' aperos mallonge.



Pri la Makintoŝa Ligilo


En macOS, la labortabla ligilo estas fakte tre malgranda aplikaĵo nomata SimLauncher, kiu aktivigas la ĉefan programon, Simredo 4.




Pri la Linuksa Ligilo

En Linukso, post instalado, la labortabla ligilo eble aperos kiel montrita ĉi dekstre.


Se vi vidos ĉi tion, faru dekstrabutonan musklakon sur la ligilo, kaj elektu 'Properties' (atribuoj). Elektu la paĝon pri permesoj (Permissions), kaj metu markon en la markbutonon Execute (kurigu), kiel la suba dekstra ekranbildo montras.


Nun la ligilo devas aperi ĝuste.




Kiel Aktivigi la Programon

La plej facila metodo por aktivigi Simredon estas fari duoblan musklakon sur la labortabla ligilo. Se vi ne kreis ligilon, estas aliaj metodoj: Makintoŝistoj povas fari duoblan musklakon sur la aplik-dosierujo (Simredo4.app); Vindozistoj kaj Linuksistoj povas fari duoblan musklakon sur la kurigebla jar-dosiero Simredo4.jar, kiu troviĝas en la dosierujo Simredo4.

Ankaŭ eblas aktivigi la programon per komando.

En Linukso, malfermu Terminalan fenestron kaj tajpu:
$ java -jar Simredo4/Simredo4.jar
En Vindozo, malfermu Komandan fenestron kaj tajpu:
C:\Users\klivo> java -jar Simredo4\Simredo4.jar



Kiam Simredo ekaktiviĝas je la unua fojo, ĝi petos kiun lingvon uzi por menuoj kaj mesaĝoj. Elektu vian preferatan lingvon, kaj Simredo estos preta por uzi.




Parametraj Dosieroj

Estas tri parametraj dosieroj en la dosierujo 'simredo'. Ili estas:

simlang.txt - interfaca lingvo: la angla, Esperanto, la franca, greka, hinda aŭ soraba
simlist.txt - listo de ĝis 16 antaŭe malfermitaj dosieroj
simfont.txt - diversaj parametroj: nomo de tiparo, grandeco de tiparo, klavmapo, ktp.

simlist.txt kaj simfont.txt estas 16‑bitaj Unicodaj dosieroj.
simlang.txt estas 8‑bita dosiero.