Skribi Maldekstren

Simredo 4 estas ideala por verki kaj redakti tekstojn de lingvoj kiuj kuras maldekstren, kiel la Araban, la Hebrean, kaj la Persan. Konsideru la ekranofoton sube, kiu montras Araban tekston.


Por redakti la Araban, necesas elekti Unikodan tiparon kiu enhavas Arabajn literojn. En la supra ektranfoto, Arial estas elektita. Vi povas kontroli ĉu tiparo enhavas Arabajn literojn per la dialogo Karaktraro. La Arabaj vicoj estas sur la paĝo komenciĝas ĉe 0600.

Por tajpi, elektu taŭgan klavmapon; en la supra ekzemplo, la Araba klavmapo (Arabic) estas elektita. Vidu Klavmapoj-n por detaloj.

Fine, por ĝisrandigi la tekston al la dekstra flanko de la redaktokampo, surklaku la butonon pri tekst-direkto, kiu montras Arabajn literojn kun sago kiu direktas maldekstren. La butono ŝanĝiĝos al 'abc' kun sago kiu direktas dekstren. Por ree ĝisrandigi tekston al la maldekstra flanko, surklaku la butonon denove.