Stil-Teksto kaj RTF

Simredo 4 parte subtenas la Riĉan Tekstan Formaton (RTF). Malkiel simpla teksta dokumento, RTF registras stil-informojn de dokumento, kiel tiparon, tiparajn atribuojn (grasa, ital-stila), kaj koloron. Simredo ankoraŭ ne kapablas enmeti bildojn en dokumenton. Eble estonta versio realigos ĉi tion.

La tiparo-menuo kaj grandeco-menuo estas sur la menutrabo, tuj sub la kadro de la programo. Se vi elektos novan tiparon aŭ grandecon, tio ne ŝanĝos la tutan tekston. La ŝanĝiĝo aplikiĝos al novaj literoj tajpitaj de la aktuala pozicio de la kursoro.

Konsideru la ekranofoton malsupre. La redaktanto tajpis 'Odi et amo', per la tiparo FreeSans, grandeco 32, poste ŝanĝis la tiparon al FreeSerif, grandeco 26, kaj daŭrigis tajpadon.

Por ŝanĝi la stilon de teksto jam tajpita, unue elektu (emfazu) la ŝanĝotan parton de la teksto, sekve elektu novan tiparon aŭ grandecon.

(Estas du manieroj por elekti tekston. Vi povas movi la kursoron per la sag-klavoj, samtempe premante la majuskligan klavon <shift>, aŭ vi povas treni la kursoron per la muso, tenante la maldekstran mus-butonon premita.)

La tiparaj falmenuoj aŭtomate ŝanĝiĝas por montri la stilon ĉe la loko kie la kursoro troviĝas. Bonvolu konsideri la supran ekranofoton. Se vii surklakus sur la vorto 'amo', la falmenuoj ekmontrus FreeSans / 26. Se vi poste surklakus sur 'quare', ili denove montrus FreeSerif / 32.

Simredo havas bildbutonojn por koloro, graseco, kursiveco kaj sublinio. Oni aplikas ĉi tiujn stilojn tute same kiel oni aplikas tiparon kaj grandecon. En la supra ekranofoto, la redaktanto emfazis la vorton 'excrucior', surklakis la butonon pri kursiveco, kaj fine elektis ruĝan koloron per la kolor-dialogo.

Se vi volas apliki stilon al tuta dokumento, unue elektu la tutan dokumenton per klavara premo de ctrl‑a (cmd‑a ĉe Makintoŝo), aŭ surklaku sur la bildbutono 'Elektu ĉion' (dekstre), kaj apliku la stilon.

Fine, bonvolu memori ĉi tiujn punktojn:

Nur RTF konservas informojn pri stilo. Aliaj formatoj kiel UTF‑8, Latin‑1 ktp., konservas nur la tekston.

Subteno de RTF estas ankoraŭ limigita. Se vi redaktos RTFan dokumenton kreitan per alia redaktilo, eble estos kelkaj problemoj.