La klavmapa funkcio redifinas la klavaron por ebligi tajpadon de diversaj naciaj lingvoj. Pluraj klavmapoj estas inkluzivitaj kun Simredo; vi povas uzi ilin kiel ili estas, modifi ilin, aŭ krei novajn.
Por aktivigi klavmapon, elektu ĝin de la falmenuo (dekstre).
Por momente malaktivigi klavmapon, klavu Ctrl‑t (Command-t por Makinstoŝo), kaj same por reaktivigi ĝin. T signifas 'toggle' (= ŝalti).
Vi povas montri la elektitan klavaranĝon per la funkcio 'Montru Klavaron' sub la falmenuo 'Aliaj'. La suba ekranofoto montras la klavaranĝon por la klavmapo 'RT_devanagari'.
Atenton: Ne eblas tajpi per per ĉi tiu dialogo. Ĝi nur montras la klavaranĝon.
Klavmapaj dosieroj havas sufikson 'kmp', ekzemple, RT_devanagari.kmp, Czech.kmp, ktp. La instal-programo kopias ĉi tiujn dosierojn al dosierujo kiu nomiĝas 'simredo'. La signokodo por ĉi tiuj dosieroj devas esti pezkomenca UTF‑16 (UTF‑16 Big Endian).
En klavmapa dosiero, linio kiu komenciĝas per spaco ne estas legata. Tia linio estas komento.
Linio kiu komenciĝas per karaktro, kaj havas almenaŭ du, redifinas klavon. La unua karaktro reprezentas la originalan klavon, kaj la dua estas la anstataŭanta karaktro. Ekzemple, la paro QЙ indikas ke kiam la uzanto tajpos Q-on, la programo enmetos la Rusan literon Й. Estas unu difino sur ĉiu linio
La anstataŭantaj karaktroj reprezenteblas per la karaktro mem, aŭ per
la deksesuma Unikoda kodo. Ekzemple, \u06F0
reprezentas
la araban ciferon nul.
Vi povas difini Alt‑klavaĵojn, per la ŝlosilvorto 'alt' plus litero, sekvata de anstataŭanta karaktro aŭ karaktroj. En la ekzemplo ĉedekstre, Alt‑a enmetas tutan frazon.
Ne eblas ŝanĝi la funkcion de la reg-klavo (Ctrl), ĉar multaj el ĉi tiuj havas normajn kaj necesajn funkciojn: Ctrl‑c por 'Kopiu', kaj Ctrl‑v por 'Intergluu', ktp.
La ŝlosilvorto '2keys' (= du klavoj) estas uzata por mapi klavajn parojn. En la ekzemplo ĉi tie, tajpado de egal-signo (=) kaj la literon 'a' produktos la supersignitan literon 'á'.
Por krei novajn klavmapojn, la dialogo 'Karaktraro' povas esti tre utila. Vi povas kopii karaktrojn de la dialogo al via nova klavmapa dosiero.
La Esperanto-klavmapo uzas la punktokomon (;) kiel mort-klavon. Alivorte, la uzanto tajpas ;cirka;u por skribi ĉirkaŭ.