Simredo havas kriptigan funkcion, por protekti la privatecon de viaj dokumentoj.
Unue, malfermu aŭ kreu la dokumenton kiun vi volas kriptigi. Sekve, aktivigu la funkcion 'Konservu kiel' de la Dosiero-menuo. La dialogo ĉi dekstre aperos. Elektu 'Kripta' de la listo kaj surklaku sur 'Bone'.
Simredo petos vian ŝlosilvorton. La vorto (aŭ frazo) devas esti almenaŭ 8 literojn longa. Entajpu la saman ŝlosilon en ambaŭ tekstkampojn. Se ili ne estos samaj, la kriptigo ne sukcesos.
Kiam vi finos entajpi, surklaku sur 'Bone'. La dialogfenestro 'Konservu Dosieron' aperos. Entajpu la nomon de la dosiero kaj konservu ĝin. (Estas konsilinde surskribi la originalan dosieron.)
Kiam oni malfermas kriptigitan dosieron, Simredo aŭtomate rekonas ke la dosiero estas kriptigita, kaj montras la apudan dialogon. Entajpu vian ŝlosilvorton aŭ frazon, kaj surklaku sur 'Bone'. Via dokumento aperos.
Averto: Via ŝlosilo devas esti ekzakte ĝusta; majuskleco gravas. Ekzemple, se vi uzus la ŝlosilvorton "Jar Jar Binks" por kriptigi dosieron, kaj poste provus malfermi ĝin per "jar jar binks", vi ne sukcesus.
Se la algoritmo de kriptigo interesas vin, estas priskribo ĉi tie.