Literumiloj

Simredo kapablas kontroli la literumadon de anglolingvaj, Esperantaj, kaj Latinaj tekstoj. En la ĉi supra ekranofoto, la misliterumitaj vortoj 'perspektvo' kaj 'ests' estas markitaj per ruĝa sublinio.

Ne necesas instali literumajn vortarojn. Ili estas inkluzivitaj de la instal-programo.

Por aktivigi literumilon, elektu 'Literumado'-n de la falmenuo 'Aliaj'. Dialogofenestro (ĉe dekstre) aperos. Estas kvar elektoj: Ne Aktiva, Angla Lingvo, Esperanto kaj Latina Lingvo.


Nova funkcio: Nun eblas registri nekonatajn vortojn en la Esperantan literumilon. Detaloj estas ĉi tie.