Rapida Konvertado de Dosieroj

Por konverti la kodaron (UTF-8, SJIS, ktp.) de unu dosiero, uzanto povas malfermi ĝin laŭ ĝia originala kodara normo, kaj konservi ĝin laŭ alia. La funkcio 'Rapida Konvertado' ebligas rapide konverti plurajn dosierojn, sen malfermi kaj fermi ilin.

Unue, elektu la menueron 'Rapida Konvertado de Dosieroj' sub la falmenuo 'Aliaj'.

La ĉi suba dialogo aperos.

Surklaku sur 'Elektu Dosieron' por elekti la unuan konvertotan dosieron. La supra fenestro montros liston de ĉiuj dosieroj en la sama dosierujo.

Elektu la originalan kodaran normon en la suba maldekstra listo, kaj la cel-kodaron en la suba dekstra listo. Surklaku sur la butono 'Konvertu' por konverti la dosieron. Mesaĝ-dialogo aperos (Dosiero Konservita), kaj la sekva dosiero en la listo estos emfazita.

Denove surklaku sur 'Konvertu' por konverti la sekvan dosieron.

Kompreneble, oni povas preterpasi dosierojn. Elektu dosierojn en la dosiero-listo per rekta musklako.