La menuero Karaktraro troviĝas sub la falmenuo 'Aliaj'. Per ĉi tiu dialogo vi povas kontroli ĉiujn Unikodajn karaktrojn, kaj kopii ilin al redaktata dokumento.
La kodspaco de 65536 kodoj estas dividita je 256 paĝoj de 256 kodoj. Surklaku la sag-butonojn, < kaj >, por iri al antaŭa aŭ posta paĝo. La duoblaj sagoj, << kaj >>, estas por salti 16 paĝojn. Se vi konas la kodon (je deksesuma formato) de karaktro, tajpu ĝin en la tekstokampon apud 'Paĝo', kaj surklaki sur 'Iru'.
Vi povas kopii karaktrojn, aŭ tutan alfabeton, el la dialogo en tekston kiun vi redaktas. Simple elektu la kopiotajn karaktrojn (trenu la kursoron kun maldekstra mus-butono premata), kaj klavu Ctrl‑c por kopii ilin al la tondaĵujo. Sekve, surklaku cel-pozicion en via teksto, kaj klavu Ctrl‑v por interglui la karaktrojn.
Ĝenerale, la deksesuma kodo en la maldekstra kolumno estas la kodo de la plej maldekstra signo en linio. En la supra ekranofoto, la kodo por la rusa A estas 0410, kaj la kodo por П estas 041F. Tamen, ĉar la araba kaj la hebrea lingvoj kuras de dekstro al maldekstro, la ordo de ĉi tiuj signoj estas inversa. En la suba ekranofoto, la kodo 05D0 reprezentas la hebrean literon alef, kiu estas ĉe la dekstra flanko.