Interfaca Lingvo
Simredo nun subtenas ses interfacajn lingvojn: la angla, Esperanto, la franca, la greka, la hinda, kaj la soraba.
Post instalo, kiam Simredo unuafoje ekkuras, ĝi montras lingvo-dialogon. Elektu lingvon kaj surklaku sur 'OK'.
Oni ankaŭ povas ŝanĝi la interfacan lingvon per la menuero 'Ŝanĝu Lingvon' sub la falmenuo 'Aliaj'. Post elekto de lingvo, fermu kaj reaktivigu Simredon por vidi la novan interfacon.
Bv legi: Se vi ŝanĝos la interfacan lingvon al lingvo kiun vi ne kapablas legi, ne sciante kiel reŝanĝi ĝin, memoru ke la menuero 'Ŝanĝu Lingvon' estas la lasta menuero sub la falmenuo 'Aliaj', kiu estas la tria menuo de la maldekstro. Post elekto de lingvo, fermu kaj reaktivigu Simredon. Alternative, vi povas reinstali la programon.