|
facila instalado sub Vindozo, Linukso, kaj Mak OS redaktado de la araba, la persa, la hebrea, ktp. interfaco en: la angla, Esperanto, la franca, la greka, la hinda, la soraba literumilo por anglolingvo, Esperanto kaj Latino konvertado de pli ol 100 signokodoj al Unikodo facile uzebla klavmapa funkcio, por ŝanĝi klavaranĝon limigita subteno por stilaj dokumentoj (RTF-formato) kriptiga funkcio |
|
Nova en versio 4.9: plibonigita literumilo por Esperanto; dialogoj por tajpi ne-Romiajn literojn; dialogo por ŝanĝi la kolorskemon, kaj pli... (Legu ĉe Lastatempaj Plibonigoj) |
||
Atenton, Makintoŝistoj! Bonvolu legi pri la cimo Press and Hold. |
Mi distribuas Simredon kaj ĝiajn programfontojn senpage, senkondiĉe, kaj sengarantie. Vi rajtas uzi kaj ŝanĝi ĝin laŭ via plaĉo. Se vi uzos programpecojn de Simredo en propra projekto, mi petas nur ke vi agnosku la fonton kaj menciu mian nomon (Klivo).
Mi kredas ke Simredo estas senriska, sed ne povas garantii tion. Se vi redaktos gravan dokumenton, bonvolu konservi ĝin ofte.
Bonvolu skribi al mi pri eventualaj eraroj en la programo. Mi volonte akceptos konsilojn kaj kritikojn.
Samideane,
|