Kiel Aldoni Vortojn al la Literumila Vortaro


Nun vi povas mem aldoni vortojn al la Esperanta literumila vortaro. Unue, aktivigu la Esperantan literumilon. (Elektu Literumado-n, sub la menuo Aliaj). Nova bildeto aperos en la il-trabo - libro kun litero V (por vortaro).



Surklaku sur la vortaro por aperigi la apudan dialogon. Vi povas tajpi vorton en la tekstokampon ĉe la supro, aŭ surklaki sur nekonata vorto en la ĉefa fenestro, por kopii ĝin al la dialogo. Se vorto estas jam registrita en la literumila vortaro, surklako sur ĝi _ne_ kopios ĝin al la dialogo.

La dialogo estas sufiĉe inteligenta por rekoni Esperantajn vort-finaĵojn. Ĉi tie la dialogo traktas 'luksaĵojn' kiel Esperantan vorton, kies radiko estas luksaĵ-, kaj kiu akceptas substantivajn kaj adjektivajn finaĵojn. (Luksaĵ- fakte konsistas de du radikoj, sed tiu detalo ne gravas por literumado.) Surklaku sur la butono Aldonu por registri la novan vorton.


Krom Esperantajn vortojn, vi povas aldoni mallongigojn, fremdajn vortojn kaj nomojn. Ekzemple, por registri la nomon 'Osiris', tajpu 'Osiris' en la tekstokampon; elektu la mark-skatoletojn por 'Osiris' (ne Osir-, ĉar ne temas pri verbo), 'Majuskleco gravas', kaj 'Sen Finaĵo'; fine, surklaku sur Aldonu.