Cimo pro la Funkcio 'Premu-kaj-Tenu'

Mak-komputiloj havas 'Premu-kaj-Tenu' -funkcion (Press and Hold), kiu montras ŝpruc-menuon kiam iuj klavoj estas longe premataj. (Vidu ĉe dekstre.) Tio ebligas enmeti supersignitajn literojn en tekston.

Ĉi tiu funkcio kaŭzas Simredon (kaj aliajn Ĝavajn redaktikojn) malatenti la klavaron, eĉ post ol la ŝprucmenuo foriris. (La problemo okazas ĉe JRE 1.8. Ĝi eble estas korektita ĉe postaj versioj.)

Feliĉe, estas simpla solvo. Kiam la klavaro glaciiĝas, simple premu la klavon 'q' kaj tenu ĝin premata dum unu aŭ du sekundoj; Simredo komencos denove aŭskulti la klavaron.

Oni povas malaktivigi la 'Premu-kaj-Tenu' -funkcion. En komand-fenestron (terminal window) entajpu:

$ defaults write -g ApplePressAndHoldEnabled -bool false

kaj restarti la komputilon.

Por reaktivigi la funkcion, entajpu:

$ defaults write -g ApplePressAndHoldEnabled -bool true

kaj restarti la komputilon.