Lastatempaj Plibonigoj

La Esperanta Literumilo havas novan funkcion - nun eblas aldoni novajn vortojn al la literuma vortaro. Detaloj troviĝas ĉi tie.

La aktuala lini-numero aperas en la menutrabo, apud la falmenuo Klavmapo. (En la apuda foto, 35.) Se vi tajpos numeron en ĉi tiun kampon, kaj sekve tajpos Return (Enter), la kursoro saltos al la indikita linio.
Sub la menuo 'Aliaj' estas nova funkcio por rapide kaj facile konverti la signokodon de multaj dosieroj. Legu ĉe Rapida Konvertado.

Plie, sub 'Aliaj' estas novaj funkcioj por enmeti simbolojn kaj ne-Romiajn literojn en tekston: Internacia Fonetika Alfabeto, Araba Klavaro kaj Hebrea Klavaro. Legu ĉe Symbol-Dialogoj.


Fine, sub 'Aliaj' estas funkcio por ŝanĝi la kolorojn de Simredo. Se vi elektos Kolorskemo-n de la menuo, la apuda dialogo aperos. Surklaku sur nomo de koloro en la listo por tuj ŝanĝi la kolorojn de la ĉefa fenestro kaj la dialogoj. Surklaku sur 'OK' por fermi la dialogon.