Mallonga Ekzemplo
Por uzi Grafikilon 16, necesas kompreni la diferencon inter bitmapaj grafikaĵoj kaj vektor-grafikaĵoj. Se vi ne jam komprenas la diferencon, bonvolu legi la klarigon ĉi tie.
Sekvas mallonga ekzemplo pri kiel uzu Grafikilon 16. La celo estas desegni parolobalonon sur foto.
La unua paŝo estas ŝargi foton en la kanvason. Uzu la funkcion 'Elektu foton por la fono', sub la Fono-menuo. Validaj formatoj estas bmp, jpg, kaj png.
Ĉi tie, mi elektis A-Reading-from-Homer.png (pentraĵo de Alma Tadema). Rimarku ke la nomo aperas en la supra trabo de la kadro.
Sekve, elektu formon por desegni. Mi elektis la ovalan parolobalonon (kiu estas markita per ruĝa cirklo).
Kiam oni elektas formon, dialog-fenestro aperas kun teksto 'Surklaku sur la kanvaso por lokigi la formon'. Faru tion, kaj la nova formo aperos. La komenca teksto estas 'Ŝanĝu ĉi tion'.
Por ŝanĝi la tekston, faru duoblan klakon sur la parolobalono, aŭ, elektu 'Teksto kaj Tiparo' de la menuo Karakterizaĵoj. La Teksto-Tiparo-dialogfenestro aperos, kiel sube.
En ĉi tiu ekzemplo, mi ŝanĝis la tekston, la tiparon kaj grandecon de tiparo, kaj centrigis la tekston.
Por renovigi la tekston de la parolobalono, surklaku sur 'Almetu Tekston'.
Rimarku ke estas regpunktoj sur la formo, kaj ruĝaj linioj ĉirkaŭ ĝi.
Surklaku sur la formo kaj, tenante la maldekstran musbutonon premata, trenu ĝin al taŭga loko.
Kiam oni surklakas sur balono, la regiloj alternas inter la ok ruĝaj 'ansoj' kaj kvar verdaj punktoj. La ruĝaj ansoj estas uzataj por streĉi kaj malstreĉi la balonon kaj la tekston kiun ĝi entenas. La verdaj regpunktoj estas uzataj por ĝustigi la grandecon de la balono; ili ne ŝanĝas la grandecon de la teksto. Trenu la verdan regpunkton por meti taŭgan marĝenon ĉirkaŭ la tekston, kiel sube.
Ĉe la pinto de la 'vosto' de parolobalono estas ruĝa regpunkto. Surklaku sur ĉi tiu punkto kaj trenu ĝin al dezirata pozicio, kiel la suba ekranofoto montras.
Estas blua regpunkto en la mezo de la vosto. Trenu ĉi tiun punkton iom por kurbigi la voston.
Se vi volas konservi la desegnitan parolobalonon (bona ideo), surklaku sur la butono por la funkcio 'Konservu'. (Ĝi estas bildeto de USB-bastoneto.) Alternative, vi povas trovi la funkcion 'Konservu' sub la menuo 'Desegnaĵoj'. Konservu la dosieron kun sufikso de g16, ekzemple, homer.g16 .
Rimarku: Ĉi tiu dosiero registras nur la parolobalonon; ĝi ne registras la fonan bildon.
Por fari bildon kiun vi povas afiŝi en la interreto aŭ sendi al aliaj, elektu la funkcion 'Eksportu', kiel sube.
Dosiero-dialogo aperos. Entajpu nomon kaj sufikson, ekzemple, phonehomer.png. La formatoj bmp, jpg, kaj png validas; png estas preferata.
Surklaku sur Konservu (Save); la nova bildo estas finita.
Bonvolu memori: phonehomer.png estas bitmapa dosiero, kiun vi povas doni al aliaj. La dosiero homer.g16 estas vektorgrafika dosiero kiun nur Grafikilo 16 povas afiŝi kaj redakti.
Homer.g16 utilos se vi volos poste ŝanĝi la parolobalonon.
Fino.