Tekstoskatoloj, Parolobalonoj, ktp.


  

La formoj en la apuda listo afiŝas tekston. Ili estas teksto-formoj.

Kiam oni surklakas sur tekstoformo en la form-trabo (tuj super la kanvaso), aŭ elektas ĝin de la tir-menuo sub Tekstoformoj, Grafikilo 16 petos lokon por lokigi la formon.


Tekstoskatoloj

La suba ekranofoto montras du tekstoskatolojn; 'Ŝanĝu ĉi tion' estas defaŭlta teksto por ĉiuj tekstoformoj. Rimarku ke la tekstoskatolo kun akraj anguloj ne havas randon. La rando de ĉi tiu formo havas defaŭltan dikecon de 0. Por aldoni randon, surklaku sur la formo kaj ĝustigu la glitbutonon pri Dikeco, kiu estas sub la menutrabo.

Musklakado sur tekstoformo alterne aperigas 8 ruĝajn streĉ-anson, kaj kvar verdajn regpunktojn. (Vidu sube.) Trenu la streĉansojn por streĉi aŭ malstreĉi la formon kaj la tekston en ĝi. Trenu la verdajn regpunktojn por meti pli da spaco ĉirkaŭ la teksto, kiel la tria suba foto montras.

Rapida duobla musklako sur tekstoformo aperigos la Teksto/Tiparo-dialogon. (Vidu sube.) Alternative, oni povas akiri la funkcion de la tir-menuo Karakterizaĵoj. En la suba ekranofoto, la teksto, tiparo, stilo kaj grandeco estas ŝanĝitaj. La tekstoskatolo estis rotaciigita (45°) per la glitbutono Rotacio, kiu troviĝas sub la menutrabo.


Sagoskatoloj

Sagoskatoloj estas simple tekstoskatoloj kun sago; la ĉisupraj klarigoj pri tekstoskatoloj validas ankaŭ por sagoskatoloj. La suba ekranofoto montras ke sagoskatolo havas du pliajn regpunktojn: ruĝa punkto ĉe la pinto de la sago; blua punkto ĉe la bazo de la sago.

Kiam vi desegnas sagoskatolon, unue, ŝanĝu la tekston kaj trovu taŭgan lokon.

Trenu la pinton de la sago al taŭga pozicio.

Trenu la bluan regpunkton por ĝustigi la dikecon de la sago.

Trenu verdan regpunkton por pligrandigi la marĝenon ĉirkaŭ la teksto.



Parolobalonoj

Parolobalonoj havas 'voston', kun tri regpunktoj: la ruĝa regpunkto ĉe la pinto regas la pozicion de la pinto; la blua punkto ĉe la bazo de la vosto regas la pozicion de la vosto (sed ĝia movdistanco estas limigita); la blua regpunkto en la mezo kurbigas la voston.

Parolobalonoj estas ankaŭ priskribitaj en la ekzemplo ĉi tie.


Pensonuboj kaj Eksplodoj

La kvarangula pensoformo estas sama al la kvarangula tekstoskatolo (kun rondaj anguloj), escepte ke ĝi havas 'voston' konsistantan de tri veziketoj. Ĉi tiu vosto povas esti relokigita per trenado de la ruĝaj regpunktoj, sed la movdistanco de la regpunkto apud la teksto estas limigita.


La nuba pensoformo estas iomete malsama al la rektangula. Kiam oni musklakas sur la formo trifoje, ruĝaj kaj bluaj regpunktoj aperas. Per trenado, vi povas iom modifi la formon de la nubo. La ruĝaj punktoj difinas la finajn punktojn de arkoj, kaj la bluaj punktoj regas la kurbecon de la arkoj. La celo de ĉi tiuj punktoj estas plibonigi la formon de la nubo, se ĝi ne ŝajnas sufiĉe bona.


La eksplodoformo ankaŭ havas regpunktojn, kiuj aperas kiam oni surklakas sur la formo trifoje. Trenu ĉi tiujn punktojn por ĝustigi la grandecojn kaj poziciojn de la 'pikiloj', kiel la subaj ekranofotoj montras.