Katalogoj

Katalogo estas aro de formoj kaj kunmetitaj formoj. Ĉi tiu rimedo estas utila kiam oni volas konservi rilatajn desegnaĵojn por reuzo.

 


La supra kvar menueroj de la Katalogo-menuo, Nova, Malfermu, Konservu kaj 'Konservu kiel...' estas dosieraj funkcioj; ili funkcias same kiel dosieraj funkcioj en ĉiuj redaktiloj.

La formato de katalogaj dosieroj estas 'zip'. Se vi provos malfermi aŭ konservi katalogon kiu ne estas zip-dosiero, vi vidos erarmesaĝon.


Por konservi desegnaĵon en katalogon, unue, certigu ke katalogo estas malfermita. Sekve, surklaku sur la formo kiun vi deziras konservi en katalogon. En la suba ekranofoto, la kormorano estas surklakita. Fine, elektu la menueron 'Konservu en katalogon'. La bildeto por ĉi tiu funkcio (ĉe dekstre) reprezentas formon kiu eniras libron. La suba dialogo aperos.

 

Desegnaĵo devas havi nomon por esti konservita. Priskribo ne necesas.

Rimarku: Katalogo povas konservi nur individuajn formojn aŭ kunmetitajn formojn. La supra kormorano estas kunmetita formo. Se ĝi ne estus kunmetita formo, kaj oni surklakus sur la flugilo, la funkcio 'Konservu en katalogon' konservus nur la flugilon.

Por movi formon de la katalogo en la kanvason, simplie surklaku sur la katalogo por elekti la formon, kaj post surklaku sur la kanvason. Elektita formo havas ruĝan kadron.

Por forviŝi formon de katalogo, surklaku sur la formo, kaj elektu la menueron 'Forviŝu de katalogo', en la Katalogo-menuo. Alternative, oni povas surklaki formon kaj tajpi ctrl-x. (Tio estas, tajpu 'x' dum la reg-klavo ctrl estas premata.)