Rotaciado

Ĉiuj formoj povas esti rotaciigitaj. Du funkcioj faras ĉi tion: la glitbutono pri Rotacio, kaj la butono pri Rotacio en la iltrabo. Per la glitbutono, eblas ŝanĝi la angulon de rotacio de -360 gradusoj al +360 gradusoj. La butono pri Rotacio rotaciigas la formon je 90 gradusoj, dekstrumen.


Kiam oni rotaciigas tekstoformon kun 'vosto', la ĉefa parto de la formo rotacias, sed la pozicio de la vosto ne ŝanĝiĝas, kiel la suba ekranfoto montras.

Reflektado

La butono pri Reflektado estas markita en la suba maldekstra ekranofoto. Reflektado funkcias por linioj, plurlateroj kaj sagoj, sed ne por tekstoformoj, kiel parolobalonoj. Por reflekti formon, surklaku sur ĝi, por elekti ĝin, kaj sekve surklaku sur la butono.