Forviŝado kaj Kopiado

Por forviŝi formon, simple surklaku sur ĝi (por elekti ĝin) kaj premu la klavon pri forviŝado (Del).

Grafikilo 16 komprenas la ctrl-klavaĵojn kiuj estas komunaj al ĉiuj redaktiloj: Eltondu, Kopiu, Intergluu. Por aktivigi ĉi tiujn komandojn, oni premas klavon (x, c aŭ v) dum oni tenas la reg-klavon premata.

Eltondu-- Ctrl-x
Kopiu-- Ctrl-c
Intergluu-- Ctrl-v

Ekzemple, surklaku sur formo por elekti ĝin. (En la suba ekranofoto, la blua sago estas elektita.) Sekve, tajpu Ctrl-x por eltondi ĝin. La formo malaperos de la desegnaĵo, sed Grafikilo 16 memoros ĝin.

Se vi tajpos Ctrl-v, vi reenmetos la formon en ĝian antaŭan pozicion. Vi povas fari pliajn kopiojn per tajpado de Ctrl-v.

'Kopiu' (Ctrl-c) estas simila al 'Eltondu'. Se vi elektos formon kaj tajpos Ctrl-c, Grafikilo 16 memoros la formon, sed ĝi ne forigos ĝin de la desegnaĵo.