Perditaj Formoj
Dum oni desegnas per Grafikilo 16, eblas perdi formon. Oni povus movi grandan formon super alian, aŭ senintence fari formon travidebla. La flava butono, markita per ruĝa cirklo sube, ebligas trovi perditajn formojn.
Kiam oni unue surklakas sur la butono, ĉiuj formoj fariĝas duone travideblaj.
La ekranofoto ĉe dekstre montras ke la rektangulo estis kaŝanta triangulon.
Kiam oni surklakas sur la butono duan fojon, ĉiuj formoj fariĝas grizaj.
En la apuda ekranofoto, nevidebla tekstoskatolo denove aperas.
(Ĝia teksto estis akcidente forviŝita.)
Post tria musklako, ĉiuj formoj denove aperos normalaj.