Alia Ekzemplo: Paŭsado
Por uzi Grafikilon 16, necesas kompreni la diferencon inter bitmapaj bildoj kaj vektorgrafikaj bildoj. Se vi ne jam komprenas la diferencon, bonvolu legi la mallongan klarigon ĉi tie.
Paŭsado estas facila rimedo por desegni formojn. Oni povas ŝargi foton sur la kanvason, kaj paŭsi objektojn en la foto. En la suba ekzemplo, mi ŝargis foton de ĝirafo per la funkcio 'Elektu foton por la fono'. La grafikilo povas ŝargi bildojn de la formatoj bmp, jpg kaj png.
Post ŝargo de la foto, surklaku sur la butono pri plurlateroj. (Tio estas la ruĝa butono en la malsupra iltrabo.) Dialogfenestro kun la teksto 'Surklaku sur la kanvaso' aperos. Komencu marki punktojn ĉirkaŭ la formo, kiel la suba ekranofoto montras.
Se formo estas pli granda ol la ĉefa fenestro de la programo, vi povas glitigi la kanvason; surklaku sur la kanvaso per la dekstra musbutono (aŭ per la maldekstra plus Ctrl-klavo), kaj trenu la muson, dum vi tenas la butonon premata.
Kiam vi reatingos la komenclokon, musklaku sur 'Finu' en la dialogo.
Grafikilo 16 fermos la formon kaj farbos ĝin.
Kurba rando aspektas pli bona ol rando de multaj rektaj linietoj. Metu markon apud la markobutono 'Kurbigebla'; bluaj regpunktoj aperos. Vi povas treni ĉi tiujn punktojn por glatigi la randon de la formo.
En la supra ekranofoto, mi surklakis sur la flava butono pri Perditaj Formoj por fari la formon portempe travidebla.
Por konservi vian ĝirafon, surklaku sur la butono pri konservado
(markita per ruĝa cirklo),
aŭ elektu la menueron 'Konservu' en la menuo 'Desegnaĵoj'.
Konservu la dosieron kun sufikso 'g16', ekzemple, giraffe.g16.
Se vi volas krei bitmapan bildon kiun vi povos sendi al konatoj, aŭ afiŝi en interreto, uzu la funkcion 'Eksportu' en la menuo pri Desegnaĵoj. Vi povas eksporti al la formatoj bmp, jpg, aŭ png; mi rekomendas png. Alivorte, eksportu la dosieron kun nomo 'giraffe.png'.
Ankaŭ eblas eksporti je formato svg (giraffe.svg). Ĉi tiu funkcio utilas al programistoj kiuj kreas retejojn.