Koloro

La apuda ekranofoto montras desegnaĵon de du formoj: blua ovalo kun tekstoskatolo super ĝi.

Grafikilo 16 havas du kolor-dialogojn. Iliaj bild-butonoj estas markitaj per ruĝa ovalo ĉe dekstre. La unua (maldekstra) butono aperigas dialogon kun glitbutonoj, kiu aperas ĉe la malsupro de la foto.

Ĉi tiu dialogo havas tri glitbutonojn por la tri bazaj koloroj: Ruĝo, Verdo, kaj Bluo. La supra glitbutono, kun asterisko (*), glitigas la tri kolor-glitbutonojn kune.

La apuda foto montras ke oni surklakis sur la ovalo kaj movis la glitbutonon B al la maksimuma pozicio (255), por bluigi la internon de la formo.


La dua (dekstra) bild-butono aperigas la ordinaran kolor-dialogon de Ĝavo. Ĉi tiu dialogo provizas plurajn metodojn por elekti koloron, sed ĝi povas ŝanĝi nur la internan koloron de formo, ne la koloron de la rando, ktp.




Fonokoloro

La kanvaso de Grafikilo 16 estas dekomence blanka, sed vi povas ŝanĝi tion. Surklaku sur la fono kaj elektu koloron. Kompreneble, fonokoloro videblas nur kiam ne estas foto sur la kanvaso.



Travidebleco


La alfa-glitbutono (α) regas travideblecon. La maksimuma valoro, 255, estas 'tute netravidebla' kaj la minimuma, 0, estas 'tute travidebla'.

En la apuda ekranofoto, la interno de la tekstoskatolo estas duone travidebla.



En ĉi tiu ekranofoto, la fono de la tekstoskatolo estas tute travidebla, kaj la literoj de la teksto estas blankigitaj.


Ankaŭ eblas ŝanĝi kolorojn per la tekstokampoj apud la glitbutonoj. Entajpu entjerajn valorojn kaj surklaku sur la butono 'Almetu'. Validaj valoroj estas inter 0 kaj 255, inkluzive.

Plie, sub la etikedo αRVB estas tekstokampo kiu reprezentas la koloron kiel deksesuman numeron. La numero konsistas de 4 parametroj: alfa, ruĝa, verda, blua.

Por reprezenti ruĝon, la kvar parametroj estus: ff (tute netravidebla), ff (maksimume ruĝa), 00 (sen verdo), 00 (sen bluo). Kune, tio estas: ffff0000.

Se vi deziras ŝanĝi koloron kaj vi scias ĝian deksesuman numeron, entajpu ĝin en la tekstokampon kaj tajpu la en-klavon (<enter>). Tio aplikos la koloron kaj ĝustigos la glitbutonojn.


Gutigilo kaj Sitelo

La gutigilo kaj sitelo (markitaj sube per ruĝa ovalo) provizas facilan metodon por elekti koloron kaj farbi formon.

En la suba ekzemplo, estas fona foto kun ruĝa sago desegnita super ĝi. La celo estas ŝanĝi la koloron de la sago. La unua paŝo estas klaki sur la dezirata koloro; La bero en la foto havas belan bluan koloron; mi surklakis sur ĝi.





Sekve, surklaku sur la gutigilo. Rimarku ke ĝia farbo fariĝas blua.




Surklaku sur la formo kies koloron vi volas ŝanĝi (la sago).



Fine, surklaku sur la sitelo. La formo farbiĝos per la elektita koloro, kiel la apuda ekranofoto montras.


Bonvolu rimarki: Per ĉi tiu metodo oni povas ŝanĝi nur la internan koloron de formo - ne la koloron de la rando, nek teksto, nek ombro.