
Grafikilo 16 estas redaktilo de grafikaĵoj. Ĝi speciale utilas por meti etikedojn kaj sagojn sur mapojn, aŭ parolobalonojn sur fotojn.
Grafikilo 16 estas Ĝava aplik-programo - ĝi funkcias sub ĉiuj mastrumaj sistemoj en kiuj la Ĝava Rultempa Medio (Java Runtime Environment) estas instalita. La programo estas uzebla sub Vindozo, GNU/Linukso (Centos, Ubuntu), kaj Mak OS.
Mi (Klivo) distribuas Grafikilon 16 senpage, senkondiĉe, kaj sengarantie. Demandoj kaj komentoj estas bonvenaj.
Samideane, ![]() |