Ordo de Desegnado

Grafikilo 16 desegnas pli novajn formojn super pli malnovaj. En la suba ekranofoto, la formoj estis desegnitaj je ĉi tiu ordo:




La kvar butonoj markitaj per ruĝo ŝanĝas la ordon de desegnado. La suba ekranofoto montras ke la uzanto surklakis sur la ovalo, por elekti ĝin, kaj sekve sur la minus-butono. La ovalo estas nun desegnita antaŭ ol la triangulo.




La sagopinta butono kiu montras supren movas formon al la supro de la desegno-ordo, tiel ke ĝi estos desegnita laste. La butono kiu montras malsupren movas formon al la komenco de la desegno-ordo, tiel ke ĝi estos desegnita unue. En la suba ekranfoto, la ovalo estis movita al la supro. La desegno-ordo nun estas: