Krado

Foje estas utile meti kradon super desegnaĵo, por mezuri kaj ĝustigi distancojn. Krado-butono troviĝas en la supra il-trabo, kaj estas Krado-menuero en la tirmenuo pri Karakterizaĵoj. Ambaŭ estas markitaj sube per ruĝo.



Por aperigi la Krado-dialogon, elektu Kradon de la tirmenuo Karakterizaĵoj. Per ĉi tiu dialogo vi povas difini la horizontalan kaj vertikalan spacojn, montri la kradon, aŭ kaŝi ĝin.

Se la horizontala kaj vertikala spacoj estas difinitaj, la Krado-butono alterne montros kaj kaŝos la kradon. Se la spacoj ne estas jam difinitaj, surklako sur la Krado-butono aperigos la Krado-dialogon.