Kunmetitaj Formoj
Oni povas kunmeti simplajn formojn por fari novan plurpartan formon. La suba ekranofoto montras 3 formojn: cirklo, kvarangulo, kaj tekstoskatolo. Surklaku sur la butono pri Kunmetitaj Formoj (t.e. la blua-flava bildeto, sube); dialogfenestro aperos kun mesaĝo: Surklaku sur formoj por enmeti ilin en kunmetitan formon.
Surklaku sur ĉiu aldonota formo, kiel sube:
Sekve, surklaku la butonon Kreu.
La nova kunmetita formo povas esti movita, streĉita, turnita, same kiel simpla formo. Unu diferenco estas ke la streĉ-ansoj estas bluaj, anstataŭ ruĝaj.
Eblas enmeti kunmetitan formon en alian kunmetitan formon. Ĉi tiu kapablo tre utilas por fari komplikajn desegnaĵojn.
Por liberigi la subformojn de kunmetita formo, elektu la formon per musklako, kaj surklaku sur la bildbutono de Kunmetitaj Formoj, supre priskribita. La sekva dialogo aperos:
Surklaku sur Jes por liberigi la formojn. Transformoj aplikitaj al la kunmetita formo (rotacio, reflekto, strechado) malaperos; la subformoj reakiros siajn originalajn transformojn.