Kanvaso / Zom-funkcio

Grafikilo 16 havas butonojn por grandigi kaj malgrandigi la kanvason. (Alivorte zomi/malzomi.) Ĉi tiuj butonoj, markitaj sube per ruĝa ovalo, reprezentas lupeojn. La plus-lupeo zomas kaj la minus-lupeo malzomas.

En la suba ekranofoto, bildo (nef11.jpg) estas ŝargita en la fonon por ilustrado.



Sube, la kanvaso estas malzomita.


Por movi la kanvason, surklaku sur ĝi kun la dekstra musbutono kaj, tenante la dekstan musbutonon premata, trenu la muson. Por Makintoŝaj komputiloj, kiuj havas nur unu musbutonon, premu la musbutonon kaj la reg-klavon (Ctrl) samtempe, kaj trenu la muson.


La zom-funkcio estas utila kiam oni volas fajne ĝustigi reg-punktojn. Ĝi speciale utilas kiam oni paŭsas formon de fona bildo. (Vidu Paŭsado-n.)