Ombroj
Grafikilo 16 kapablas aldoni ombron al formo aŭ teksto, kio donas senton de profundeco. En la suba ekranofoto, la Ombro-butono estas markita per ruĝa cirklo. Surklaku sur ĝi por aperigi la dialogofenestron 'Parametroj de Ombroj'.
Por fari ombron, unue surklaku sur formo, sekve malfermu la dialogon pri Parametroj de Ombroj. Metu markon en la markoskatolon apud Ombro aŭ Tekstombro, por doni ombron al la formo aŭ la teksto en ĝi.
La pozicio de la ombro estas regebla per la glitbutonoj. Alternative, vi povas tajpi valoron en tekstokampon (X-pozicio, Y-pozicio) kaj surklaki sur butono 'Almetu'.