Formatoj de Bildodosieroj
Estas du ĉefaj specoj de bildodosiero: bitmapa kaj vektor-grafika. Diĝitecaj fotoj ĉiam estas bitmapaj dosieroj. Tio signifas ke la dosiero enhavas matricon (mapon) de numeroj kiuj reprezentas la koloron kaj helecon de ĉiu punkto (aŭ 'pikselo') en la foto. La formatoj bmp, jpg, kaj png estas plej oftaj. Alia nomo por bitmapa bildo estas rastruma bildo. |
|
Vektor-grafika dosiero ne enhavas informojn por ĉiu punkto; ĝi enhavas parametrojn kiuj difinas liniojn kaj formojn. Ekzemple, rekta linio estas difinita per komencopunkto (1, 3), finopunkto (6, 8), dikeco (4.0) kaj koloro (#ff0000); sume, 6 numeroj. Grafika programo uzas ĉi tiujn parametrojn por desegni la linion kiam la dosiero estas malfermita. |
Vektor-grafika dosiero estas multe pli malgranda ol bitmapa dosiero, kaj pli facile redaktebla, sed la formato ne taŭgas por reprezenti fotojn, en kiuj ĉiu pikselo devas estas difinita.
Grafikilo 16 estas vektor-grafika redaktilo. La linioj kaj formoj kiujn
oni desegnas sur la kanvaso estas objektoj kiujn oni povas facile movi, grandigi,
malgrandigi, turni, ktp. Grafikilo 16 konservas dosierojn je vektor-grafika
formato kiu estas unika al Grafikilo 16. La sufikso de ĉi tiuj dosieroj
estu 'g16', ekzemple: mydrawing.g16 . |
Ĉi tiuj g16-formataj dosieroj estas videblaj kaj redakteblaj nur per Grafikilo 16.
Kiam oni volas konverti bildon al formato kiun aliaj povos vidi, necesas
eksporti ĝin al bitmapa formato. Grafikilo 16 povas eksporti dosierojn al
bmp, jpg, kaj png-formatoj. Png estas rekomendita.
Ekzemple, eksportu desegnaĵon la nomo mydrawing.png. |
Novaĵo: Nun eblas eksporti al la formato SVG, kio estas teksta formato uzata de kreantoj de ret-paĝoj. Eksportu kun sufikso svg, ekzemple bildo.svg. Se vi ŝanĝos la sufikson de la eksportita dosiero al html (bildo.html), vi povos fari duoblan musklakon sur ĝi por malfermi en retumilo. |